En tiu ĉi loĝkvartalo loĝas la amikino de Ilia, Emy. Mi
estis ŝia gasto dum 2 noktoj. Tiu ĉi mateno, Ilia venis kun siaj gepatroj por
alporti min al la oficejo de Ilia.

Tie ni
atendis ĝis ĉ. la 17a horo por taksiumi al la flughaveno.

En la flughaveno mi renkontis parton de la 14a nombra Indonezia
delegacio, la aliaj flugis rekte de Bandung al Kuala Lumpur. En la flugmasino
ni sidis dise, sed mi apude Ada. Ŝi havis multajn demandojn pri la lingvo kaj
estis tre agrable esti kun ŝi.

En la flughaveno de Kuala Lumpur
ni devis atendi 6 horojn ĝis la venonta flugo al Hanojo.

La entusiasmaj junuloj aranĝis ”kunvenon”
meze en la halo, kiam ankoraǔ ne estis tiom da forvojaĝontoj. Ili kantis la
himnon La Espero kaj deklamis.

Ĉio jam estis antaǔdiskutita. Mi ĝojas pri ilia entusiasmo kaj ion simile
mi ne spertis antaǔe.